legumin.txt
-------------------------------------------------------------------------
   Praktika Esperanto-Japana Vortareto.  Ver.1.80 (provizora 2a eldono)
-------------------------------------------------------------------------

   Tiu c^i vortareto estas la posteulo de "Elektronika Baza Vortaro 
Esperanto-Japana", kiu aperis en la jaro 1996 kun c^. 4700 kapvortoj.
G^i nun enhavas c^. 42 000 kapvortojn.   Mi planas, ke g^i kresku g^is 
la amplekso de c^. 50 000 kapvortoj.   Jen tio c^i estas la sepa pas^o 
al la dua eldono oficiala.

   La uzantoj bonvolu atenti jenajn kondic^ojn:
(1) Sen garantio: kvankam la kompilanto penis lau^eble forigi erarojn 
   el la vortareto, tamen povas esti, ke ankorau^ restas eraroj en g^i.  
   Oni uzu g^in lau^ sia propra jug^o kaj respondeco.
(2) Sen pago: oni povas libere kaj senpage uzi kaj redistribui la 
   vortareton escepte de komercaj uzoj.  Kiam oni disdonas g^in, nepre 
   kunpaku la tri dosierojn (pejvo.txt, gvidilo.txt, legumin.txt).
   Por plu disdoni la vortareton oni povas s^ang^i g^ian formaton en 
   aliajn formatojn adaptitajn al apartaj uzmanieroj (komputilaj 
   programoj).  Tiuokaze bonvolu noti la faritajn s^ang^ojn en iu 
   dokumento.
(3) Se vi trovis eraron en la vortareto, au^ se vi volas kontakti 
   la kompilanton, turnu vin al la suba adreso:

   Notu, ke mi uzas "Shift-JIS"-kodaron por la japanlingva parto.

   2010.10.30

                           HIROTAKA Masaaki  <hirotk-m(c^e)nifty.com>

=====

